Batalo de Debrecen

Germana Pantera tanko surstrate en Debreceno oktobre 1944.

La Batalo de Debrecen, nomita de la Ruĝa Armeo Debrecena Ofensiva Operaco, estis batalo okazinta de la 6a ĝis la 29a de oktobro 1944 en la Orienta Fronto dum la Dua Mondmilito.

La ofensivo estis farita de la 2a Ukrainia Fronto de la marŝalo Rodion Malinovskij. Opozicie estis la Germana Sesa Armeo de Maximilian Fretter-Pico kaj la aliancita Hungara Sepa Armea Korpuso de la Armegrupo Suda Ukrainio.

La unuoj de la Akso estis devigitaj retiriĝi ĉirkaŭ 160 kilometrojn, opozicie al la 2a Ukrainia Fronto kiu havis la urbon Debrecenon en Hungario kiel strategia celo. La germanoj suferis ĉirkaŭ 15 000 perdojn enkalkulinte mortintojn kaj vunditojn, dum hungaroj perdis ĉirkaŭ 20 000 same enkalkulinte mortintojn kaj vunditojn. De la alia flanko oni perdis preskaŭ duoble: 19 713 sovetaj mortintoj aŭ malaperintoj kaj 64 297 vunditoj kaj rumanoj ĉirkaŭ 33 500 mortintojn kaj vunditojn. Tamen tiuj lastaj ciferoj aspektas troigitaj.

Debreceno estis kaptita de la rumanoj la 20an de oktobro, dum la sovetoj faris aliajn ofensivojn por prepari la vojon al la ĉefurbo Budapeŝto.


Developed by StudentB